POSTFRONTO : POR NOVA VIVSISTEMO

La batalado kun ĝies torentoj da oferita vivo, ĝies angoroj k ĝies sopiroj ne havus ian sencon, se post la entrepreno iniciatita de la hispana popolanaro en la gloraj tagoj de Julio 1936 ne vidiĝus klare malfermita al la futuro ero de paco, de bonstato k vivo digna por kiuj strebadas ĉe la batalfrontoj por rekonkeri per fusilo heroe pli bonan estonton por la popolanaro, ke ĝi ne restu en konfuza programa certigo, sed en longdaŭra k palpebla realaĵo.

La batalantoj, kiuj luktadas, ne luktadas, ne mortas por abstraktaĵoj pli aŭ malpli brilaj, nek por promesoj pli aŭ malpli allogaj. Ĝuste pro tio estas batalanta Ia tuta hispania proletaro, la tuta hispania popolanaro dum 7 jaroj ekde kiam stariĝis la Respubliko en Hispanio. La zorgoj pri la realigo de Ia transformoj ekonomiaj k politikaj estis lasitaj al la arbitro de la partioj, kiuj estis levitaj al la respondeco de la Povo. Kun blinda konfido ne nur al la honesteco de ties homoj, sed ankaŭ al ties preparo k kapablo por plenumi la promesojn, kiuj estis agitvorto de la politikaj k sociaj movadoj ekde la stariĝo de la Respubliko. Kun kia rezulto? La okazanta milito donas la respondon, samtempe elokvente elpruvas la malkapablecon nesondeblan de la plejmulto el tiuj kiuj intervenis en la direktado de la publikaj negocoj. La amara k glora eksperimento de niaj tempoj kun la mizeroj de ties originoj k la grandeco de ties elvolviĝo nune konsistigas kompletan skemon de elimino k kredetigo rilate al personoj, partioj k procedmanieroj.

Io mortis en Hispanio k io ega k brilega naskiĝis. Io kio disvolviĝas kun la viva impeto de nova vivsenco ebligante realigojn grandskale. La konstruada afero de la hispania popolanaro dum la monatoj de la milito ne estas certe eksperimentoj k provoj. El la Revolucio, el ĉi tiu fonto neeIĉerpebla tra la centjaroj, el ĉi tiu fonto fekundiga k abunda. elŝpricis surprizigaj kristaliĝoj, brilegaj faroj, novaj institucioj k tamen perfekte harmoniigitaj kun ĉio, vivtaŭga k utiligebla de la hispana tradicio, la populara tradicio rilate al la formoj de kunvivado k al Ia ekonomia akortiĝo de ĉiuj kiuj laboras k produktas. Ĉi tiuj faroj estas la Kolektivoj? K kial ne? La kornuno.

Ni pristudis ĉiujn provojn al ekonorniaj k sociaj transformoj nesukcesintaj malgraŭ la bonvolo, kiu prezidis ties stimulojn.

Ni konstatas la disvolviĝon de la hezitaj paŝoj, kiujn por starigi la Agraran Reformon oni donis en pluraj punktoj de la lando kun preskaŭ nula rezulto. Rilate al la koIektivo kiel al la individuo. La motivo, kiu nin igis al la konstato de tiuj provoj, nun nin irigis al tero de Aragenio.

Ni vidis kiele funkcias la Kolekdvoj de Aragonio. Ni trastudis ĝies starigon laŭ ĝenerala amplekso ekonomio. de Aragonio, grandparte fundamentita sur la novaj normoj de kolektiva tipo. Antaŭ la vido k antaŭ la konstato de ĉi tiu fenomeno de egaj eblecoj, jam realaĵo palpebla k en marŝo, kiel unueco de nova ekonomio k novaj vivmanieroj, sen enfali en sensacian nekonon, nek en hiperboligon nek allogon, ni certigas, ke la bazoj k la ekzemplo de la socia transformado, por kiuj ni estas luktantaj k estas luktantaj ĉiuj laboristoj, estas en Aragonio. Eble en aliaj punktoj de la lojala Hispanio la krea spirito de la popolanaro povas oferti al la studonto reaIigojn de egala tipo k analoga funkciado. Mi dubas tamen, ke estas superitaj Ia realigoj de la Aragona popolanaro.

Aragonio en siaj villaĝoj, en siaj regionoj, en siaj institucioj estas popolo el emancipitaj laboristoj. K emancipigitaj do la ago k la volo de la memaj laboristoj Aragonaj, Ties kreaĵoj ne aperis per si mem. La hazardo k la kaprico ne estis la diriektintoj de ĉi tiu vastega movada de civilizacia ernancipado.

4 fundarnentajn aspektojn ofertas la postfronto de Aragonio en ĝies entuta esprimo: ĝies novaj politikaj organismoj, la kolektivaj normoj, kiuj direktadas la vivon k la ekonomion de la popolo, la transforrno, kiu estis okazigita en ĉiuj faldoj de la ekonomia k la socia kunvivado k la morala klimato laŭ kiu moviĝas ĉiuj novaj elementoj deterrninantoj de profunda renovigo en Ia tuta teritorio fidela al la Respubliko.

La neceso diaciplini la gigantan kurenton transformigan, kiu antaŭforigis en la tuta lando la ribelon de la militistoj k faŝistoj kontraŭ-la popolanaro k ĝies institucioj, en Aragonio estis rapide priatentita. La tuta ŝtatmaŝino forrenversiĝis fortrenita de la fortoj, kiuj partoprenis en la ŝturmo: la ribelinto k Ia armita popolanaro. Urĝegis do la starigo de la defendo k la funkciigo de batalorganizo en ĉiuj terenoj. En la tereno politika, socia k ekonornia. En la zonoj rapide liberigitaj aŭ fidelaj al la Respublika oni devis procedi al la senarmigo, ekonomie, politike k socie, de la kunaŭtoroj de la ribelo k ĝies aliĝintroj. Post la unuaj monatoj de konfuzo k antaŭ la vido de la perspektivoj, kiujn la batalo ofertis, la nomita neceso imponis atenton urĝegan k neekskuzeblan.

Ne eblis —la volo de la popolanaro ĝin proklamis – reveni al la restarigo de tio kio falis por ĉiam laŭ la historia Ieĝo de la revolacia procezo de Hispanio.

Interne de la ampleksaj avantaĝoj de la fundamenta kodo de la respublika ŝtato, la eblecoj starigi ĉion en progreserna k renoviga senco postulis tujan realigon. Aliparte la referendumo de la armiloj en la manoj de la popolanaro por sia defendo k la defendo de siaj interesoj diktis vojon klaran k glatan.

Tiu tiom brilega perispektivo sufiĉis por realigi tutece korpon de konstitucia doktrino precize en ties mandatoj. Aliaj kialoj de pli gtranda graveco rekomendis procedi aŭdace k rapide al la muntado de novaj organismoj kapablaj per sia fleksebleco k etiko eltiri la maksimumajn alportojn al la landa vivo k fine kontentigi la postulojn de la luktado. la Revolucio k la milito baldaŭ trovis la organismojn, kiuj devis doni al ili fluejon k disciplinon. La Konsilantaro de Aragonio, resurno de !a ambicioj renovigaj de la tuta Aragona popolanaro, en ĝies malsamaj esprimoj politikaj k sindikataj en la reprezentado, rapidis organizi socie k ekonomie la tutan liberigitan teritorion de la Respubliko.

Por alfronti la batalon aperis la gloraj Milicoj, en ekonomia k poIitika rilato, aliaj organoj estis konformigitaj al la necesoj de ĉiu tago, de ĉiu horo, de ĉiu minuto.

Se grava k supriziga estis la procezo de la integrigo de la elementoj necesegaj por Ia militdefendo de la hispania popolanara, ne malpli konsiderinda estis tiu de la nova integrigo de ĉiuj organismoj renversitaj de la ribelo kontraŭ la popoIo k la popolonara volo. La. Konstitucio de la Respubliko en ĝies profunda, senco transformiga, en ĝies noblaj impulsoj renovigaj, en la aŭdaco de ĝies mandatoj, por la interfero de la politiko-sociaj fenomenoj, kiuj ekde 1931 okazis, dum la paso de Ia tempo ne atingis realiĝi en la vivo de la lando. Ĉe Ia eksplodo de la faŝista movado Ia Leĝo de la popolo, atakita k minacita de definitiva detruo, imponis sen trograndigi siajn principojn, la realigon de ĉiuj tiuj mandatoj rilataj aI la politika, socia k ekonomia transformado.

Oni kreis la Konsilantaron de Aragonio. Ĝi resumas la plenecon de demokrata aŭtoritato, kiu ebligas la proporcian partoprenon en ties departementoj de ĉiuj antifaŝistaj sektoroj politikaj k sindikataj de Aragonio, la instrumento de la futura aŭtonomio de Aragonio k la refirmigo de la libero de Aragonio tiom praeca en la civilizacio k la rajto. Aragonio perdis kiel libera lando la prerogativojn de siaj respektindaj institucioj popularaj en la okazo de Senfina Milito, sub la tiranio unuiga k centriga de Burbonoj. Ĉi tiu malfeliĉa evento ne okazis sen batalo. La sango de la popolanaro Aragonio fluis torente.

La Konsilantaro de Aragonio restarigita estas en certaj aspektoj la instrumento de la aŭtonomia vivo, kiun regas. Ĝies prezidanto reprezentas la respondecon k la prerogativojn de Ĝenerala Gubernatoro de Aragonio k de supera reprezentanto de la Centra Registaro.

La tuta popolanaro de Aragonio, unuigita k kompakta., estas ĉe la flanko de la Konsilantaro. La organizado de la vivo en Aragonio sur la bazo de la postuloj de la milito k de la transformado, kiun ĝi imponas, realigita de la Konsilantaro estas konsiderinda.

La teritorio de Aragonto estas surfaco de 47.391 kv, km. Ĝies enloĝantaro entuta estas 1.000.000.3 kvaronoj el ĉi tiu surfaco estas tero lojala al la Respubliko. Konsiderinda spaco de la kvara parto de Aragonio esta sub la procezo de la milito.

Cirkaŭ 600 villaĝoj de Aragonio sub la aŭtoritato de la Konsilantaro de Aragonio realigas sian lokan transformadon k decidige apogas por gajni Ia militon.

Pro la urĝeco de ĝeneralaj postuloj oni procedis al la ekonomia devido de la tuta Aragona zono en komarkojn. La ideo ne estis nova. Ĝi havis en Aragonio profundan radikon ekde kiam komenciĝis la movadoj de ekonomia tipo, kjujn animis dum kvaroncentjaro Ĥ. Kosta  k lies amikoj.

La divido en jurajn distriktojn estis arbitra, pliĝustigita al politika reĝimo de la monarkio k al ĝies utiloj. La centro de ĉi tiuj distriktoj havis ekonomian k politikan karakteron de subpremado. En ĝi rezidis ĉiuj risortoj de tiranio de Ia monarkia. reĝimo kun siaj servistoj k lakajoj. Sub la ombro de la monarkia ŝtato sin ŝirmis la plej perversaj k detruemaj specoj de friponoj k et-tiranoj, de advokatoj, semantoj k stimulantoj de kvereloj, feŭduloj k farmistoj k ĉe tio arbitrantoj de la publika trankvileco.

Al ĉi tiu politika koncepto pri la gravecoa de la komarko kontraŭis la ekonomia koncepto. En iuj distriktoj la centro konsistigis ekonomie k politike koincidajn punktojn. Pro tio ĝi ne perdis sian karakteron de nesto de tiranio k ĝies klimato favoris al la disvolviĝo de la plej senskrupulaj persekutoj kontraŭ la humilaj, kontraŭ Ia laborpopolo, kontraŭ la justemaj k dignaj urbanoj, amantoj de Ia progreso k la libero.

La komarkoj en la teritorio de Aragonio ascendas ĝis 21.

Antaŭ ol procedi al la starigo de ĉi tiu ordigadivido en granda numero da vilaĝoj oni alpreniv konkorde kun la plimulto el ties najbaroj, kiel ekonomian reĝimon de organizado k kunvivado, Ia kolektivon.

Ĉiu komarko konsistigas Federacion de kolektivoj, regata de Administra Komisiono demokrate elektita de la kolektivoj de la koncernaj vilaĝoj. La Administra Komisiono reguligas la ekonomian vivon en ĉiuj ĝies aspektoj k la funkcion de la kolektivoj. Ĉi tiuj k la Administraj Komisionoj de la Komarkoj centrigas siajn aktivecojn por Ia ekspluatado de la landaj riĉaĵoj sub la direktado de supera organismo : la Regiona Federacio de la Aragonaj Kolektivoj, kies direktivantaj membroj ankaŭ estas elektitaj demokrate sur la bazo de la kolekitvaj organizoj. La Regiona Federacio de la Kolektivoj estas en strikta kontakto kun la komarkoj de Ekonomio k Agrikulturo de la Konsilantaro de Aragonio, kiuj estas rektaj ligiloj kun la mema Konsilantaro k plie kun Ia reprezentanto de la registaro de la Respubliko al la celoj de la enlanda ekonomio k la ĝenerala produktado.

Ĉiu komnarko, pere de sia Administra Komisiono, kun la celo ekskluziva ordigi la ekonomion, rapidis rneti en efikan funkciadon la novajn lokajn organismojn: la kolektivoj. Malfacilaĵoj por la realigo de ĉi tiu entreprenov? Multaj … Depost certa tempo de ĝies funkciado estas prezenteblaj kiel ekzemplo de organizad, de laboremo, de respondeco k de prospera vivo, pluraj komarkoj k pluraj kolektivoj en la tuta Aragonio. La perfektaj realigoj malgraŭ la rnaloportunaĵoj k la kontraŭecoj, kiujn imponas la milito, servas kiel leciono k stimulo al ĉiuj Aragonaj laboristoj.

Ĉi tiu teksto estas prenita el la “FRONTO K POSTFRONTO DE ARAGONIO” de ALARDO PRATS (Elhispanigis “Pario”) eldonita en 1938 el “LA OFICEJO PRI LA EKSTERLANDA Propagando de CNT-FAI, Esperanto-Sekcio, Barcelono”

Enhavo : FRONTO K POSTFRONTO DE ARAGONIO [ALARDO PRATS, 1938]

Antaŭa ĉapitro : TRA LA EBENAĴO DE TARDIENTA K ALMUDEVAR (https://informabulteno.wordpress.com/2026/07/15/almudevar)

Sekva ĉapitro : LA KOLEKTIVOJ (https://informabulteno.wordpress.com/2026/07/15/a-kolektivoj)