En ĉi tiu ebenaĵo. serpentumadas k interserpenturmadas pluraj riveroj k riveretoj, alfluoj de la riverego Galjego. La suno diverĝas faskon da radioj. Kelkaj soldatoj banas sin en la fluadoj k profundaĵoj de la riveretoj. Aliaj ripozas ope en la densarbaj bordoj. Estas parolata kataluna
Lingvo. La plejmulto el la soldatoj ja parolas katalune. La gardostarantoj de la strategiaj vojpunktoj, duonnudaj, ekzamenas atenteme niajn dokumentojn. Tardienta konservas ankaŭ la profundajn k dramajn signojn de la milito sur siaj stratoj, konstruaĵoj, ĉirkaŭaĵoj. Ĝi estas en la linio de Ia fajro, en la linio de la batalo. Ĝin altuŝadas frekvente la faŝistaj kanonoj el la malamikaraj pozicioj de Almu-devar.
Ĉe la komenciĝo de la milito super la sama urbo ekfuriozis la trombo de terura batalo, kiu daŭris kelkajn tagojn, decidita finfine je nia favoro.
Ankaŭ en ĉi tiu sektoro elmontris sian heroecon la soldatoj de Ia fronto de Aragonio. La pozicio konata sub la nomo Kapelo de Sanktulino Kiteria[1] estis sceno de la plej duraj bataloj. Kun elkovrita brusto je la tria fojo estis prenita ĉi tiu monto. De la kapelo restis nenio. Amaso da rubaĵoj. Sed restas la malamikaraj tranĉeoj, kontraŭ kiuj direktas sin la plej duraj bataloj de ĉi tiu sektoro, Tardienta-Almudevar.
Komencas de la ĉirkaŭajoj de Tardienta la orografia sistemo, kiu atingas al la ŝtonoza masivo de la montaro Alkubiere. Laŭlonge de ĉi tiu montaro gis 40 kilometroj la avangardoj de la Respubliko rigardas Penjaflor, en la ebenaĵo de Galjego k Ebro, en kiu leviĝas la urbo Zaragozo. La montaro Alkubiere estas observejo k ŝirmilo, kiu baras la pason de kiu ajn malamika ekskurso al ĉi tiu parto. Ĝies altaj k kurbaj ŝtonpintoj, ĝies vasta ebenaĵo, kiu inter la montetoj etendiĝas sub la klara ĉielo, festonata de krispaj arbustoj k etaj boskoj, jam konas la emocion de la miltgestoj k la ektremo de la armeoj al ekmarŝo k batalo por sia libero. Ĉi tie okazis en la pasinta centjaro la milito por la Sendependo, trapasis kun dura batalo la armeoj de patriotoj, kiujn komandis la granda militisto Mina la Juna. Nemalproksime de la vilaĝo Alkubiere la in-haraloz zigzagadas inter montetoj kovritaj de pinoj k krutajo, kies kuŝejo aperas interspace ankaŭ semita.
Buharaloz estas ŝlosilo de la avangardoj en la sektoro situita sur la dekstra bordo de Ebro kontraŭ la fluado.
La vojo nin kondukas al Pina de Ebro. Ĉi tiz jam estas la batal-linio. Ni estas je 17 kilometroj de la ĉefa urbo de Aragonio. De el la montetoj de Pina ni vidas kiel kelkaj malamikaraj aviadiloj estas esplorantaj, observante niajn poziciojn por poste faligi sur ilin sian ŝarĝaĵon mortigan. La ŝprucaĵoj el lan eksplodo leviĝas pluen apude al la fluado de la rivero. Ĉio estas movo k sopiro ĉe ĉi tiuj linioj. Entuziasmo k aŭdaco. La batalo estas komencinta. De ĉi tie estas perceptebla klare la kanonado, al kiu subigas niaj baterioj la malamikarajn poziciojn situitajn sur la alia bordo de la rivero en la ĉirkaŭaĵoj de Kinto. La iniciativo de la atako estas nia tra la bordoj de la rivero. Ankaŭ en la avangandoj de Viljafranka nia artilerio ululadas k vomadas sian rnitralaĵon kontraŭ la malamikaro. Krakadas la mitraliloj k bojadas la morteroj. La bataloperacio estas samtempa. Egale k kun la sama impeto atakas la revoluciaj fortoj, kiuj tra diversaj vojoj, sed paralelaj al la situacio marŝas aI Zaragozo. Unuflanke, maldekstre de Ebro, ĉiam en direkto kontraŭa al la fluado, nia batalfajro havas kiel objekton Kinto k la zonon de Fuentes de Ebro, k aliflanke dekstre de la rivera kuŝejo, la movadoj de niaj trupoj kun nedetenebla impeto antaŭenmarŝas al Alfaĥarin. Viljafranka estas je 15 kilometroj de Zaragozo. La revoluciaj avangardoj sur Alfaĥarin atingas jam je 12 kilornetroj de la. ĉefa urbo de Aragonio. I.a. malamikaro estis forbalaita el la tranĉeoj, kiujn li havis en ĉi tiu punkto. En ĝies tranĉeoj ŝildas nun nia ofensivo dura k aŭdaca. De el ĉi tiuj montetoj, apudaj al la vojo, estas videbla, purigita el batalfajro k la malamikaraj minacoj, Burgo je 2 kilometroj de Zaragozo, preskaŭ ĝies antaŭurbo. K plue en la fondo la konstruaĵoj de la fama urbo subigita al la malnobleco de la faŝista regado. Ĝis ĉi tiuj tagoj, en kiuaj fortoj vadintaj trupoj de generalo Paris estis venkitaj de la grupoj k la geriljoj de la kamparanoj en la fama batalo de Alkanjiz.
La malnova eksperimento de tiu alternativa milito eble pripensigis la komandantaron, kiu aktuale komandas la bataloperaciojn en la malamikara kampo. La baro de la montaro estas neforpuŝebla. Ĉi tie oni ne trapasos. La montoj, la rokoj k niaj soldatoj, kiuj el ĉiu faris nevundeblan citadelon, antaŭforigas kiun ajn provon de la maIamikaro. Anstataŭ tio dum multa tempo la grupoj de niaj defiaj batalantoj trapasas la faŝistajn gardliniojn k enŝteliĝas al la ebenaĵo de Penjaflor k Viljamajor por realigi aŭdacajn ŝturmojn, kiuj semas alarmon k panikon en la vicoj de la faŝstoj k en la vilaĝoj submetitaj sub sklaveco, sub la superrego de la eksterlandaj hordoj, kiuj apogas sian potencon en Zaragozo kaŭze de la perfido de Kabanelja: De la montdeklivoj de Alkubiere dekroĉas sin la defiaj grupoj de la geriljoJ super la ebenaĵo. Unu tagon ili alportas kaptitojn, aliajn tagon alpasintojn el la faŝista infero de Zaragozo, aliajn tagojn kiel trofeojn — la armilojn de la gardostarantaj patroloj de la faŝistoj, aliajn tagojn — brutaron kun paŝtistoj k ĉio…
Flanke la serena blueco de Alkubiere. Nord-okcidente de la vojo, kiun ni iras. Okcidente Ia montoj, kiuj fermas, venante el Katalunio tra Lérida, Ia malsekajn valojn de rivero Cinka. Ni trapasas la vastan ebenaĵon de Monegros, stepa zono, sen arbo, nek elmontro de ombro. Fekundaj grundoj laŭdataj k mallaŭdataj, Iaŭ onidiro, en la folkloro de la falĉistoj de tuta Hispano.
Oni diras, ke ĉi tiu ebenaĵo ega estas Ia grenejo de Aragonio kun Cinko Viljas, ankoraŭ en Ia posedo de la faŝistoj. Ĝis kie atingas la rigardo ne estas videbla eĉ unu arbo, eĉ unu verdaĵo. Ĉio estas greno k hordeo. La loĝantaro de Kandasnos, brunigita de la sunardo, estas ekvidebla fine kun siaj akvujoj ĉirkaŭ la domoj. La vojo de Buatingis depost streĉitaj bataloj novajn poziciojn sur la vojo de la urbo, la rigardejoj al Zaragozo estis la avangardoj de Puntaza k Penja Perdigera. De tie estas videbla Zaragozo. Estas kalkuleblaj la turoj de Ia preĝejoj, preskaŭ je simpla rigardo k la elstaraj kupoloj de la Baziliko de Pilar, tiom simila arkitekture al la silueto de la Londona parlamentejo… Eĉ estas ekvidebla la kripligita sonorilejo de Seo, kie Ia ribelintaro sen ajna religieca konsidero estis instalinta antiaeran baterion.
Surdiga bruado de la motoroj plenigas la horizonton. Sur la nuboj, disfadenitaj de la somera posttago, 12 aeroplanoj, pretaj por batalo, flugas tre alte. Momento da infinita atendado k krio resonas en ĉiuj avangardoj : —Estas niaj !
La aera eskadro marŝas en ascenda linio. Estas videble, ke ĝi plialtiĝas. La aparatoj ekpasas k trapasas la nubotavolojn kvazaŭ iaj strangaj radŝpiniloj, kiuj funkcias sur blankaj ĉielŝaflanoj. Leviĝas la surdiga zumado de la motoroj. La distanco inter niaj avangardoj k Zaragozo ili trapasas kun nekredebla rapideco…
[1] Ermita de Santa Quiteria.
Ĉi tiu teksto estas prenita el la “FRONTO K POSTFRONTO DE ARAGONIO” de ALARDO PRATS (Elhispanigis “Pario”) eldonita en 1938 el “LA OFICEJO PRI LA EKSTERLANDA Propagando de CNT-FAI, Esperanto-Sekcio, Barcelono”
Enhavo : FRONTO K POSTFRONTO DE ARAGONIO [ALARDO PRATS, 1938]
Antaŭa ĉapitro : LA TOMBARO DE HUESKA (https://informabulteno.wordpress.com/2024/04/02/la-tombaro-de-hueska)Sekva ĉapitro : POSTFRONTO : POR NOVA VIVISTEMO (https://informabulteno.wordpress.com/2026/07/15/nova-vivsistemo)
Source: informabulteno
