Plurfoje, laŭlonge de la Aragonaj kampoj ni realigis niajn informeksperimentojn. Kiel oni pensas? Kiel oni sentas? Kiaj fundamentaj zorgoj obsedas ĉi tiujn hornojn. kiujn ekde la naskiĝo ĝis la morto ni vidas klinitaj super la grundo, post la veturiloj kiuj ruliĝas sur la polvoplenaj vojoj, inter la laboriloj k la maŝinoj, kiuj invadis la ebenaĵojn k la altaĵetojn?

En pluraj lokoj ni haltis. De la batalfronto al la post¬fronto, de la ĉiama luktado de la tranĉeoj al la idilia paco de la ebenaĵoj semitaj de greno k de Ia frukt- k legomĝardenoj.

Ni evitis la barieron da malfidemo de la kamparanoj, de la homoj k la virinoj de tiuj ĉi popolaj medioj. La aragonanoj ne scias kaŝi por longa tempo siajn pensojn nek siajn sentimenton. Kion ili pensas ĝin diras. Sen ritoriko. Sen ĉirkaŭvortoj. Rekte k krude.

Ni parolis kun maljunuloj, kun virinoj, kun gejunuloj. En la kampoj, en plena bolado de febreca aktiveco. Ni kundividis kun ili la panon k la vinon, la ideojn k la sentimentojn. Ni parolis pri la kampoj, pri la rikolto, pri la milito, pri la malnoblaĵoj, krimoj, pri la kruelajoj k hekatomboi de “ili”. (Ili ĉiam estas la faŝistoj.) En la kampdometoj, en la montetoj kun la karbfaristoj k paŝtistoj, en la drinkejoj (la malmultaj, kiuj restas post kiam estis disvastigita afiŝo, kie aperas la figuro de drinkulo kun la sekvanta teksto: “Drinkulo-faŝisto, MalIaboremula-faŝisto”), ni esploris la variadon de la proftinda sento de la kamparanoj k Ia plugistoj.

Doni ĉi tie la ekzaktan kopion de la konversacioj estos amplekse, sed ĝi konstituos dokumenton de plej alta intereso por la studado de la transformado, kiu okazis, por prijuĝi la eventojn, la marŝon de la samaj k la uraganon da malkvietiĝo de la hispana popolo en tiu ĉi periodo de dramecaj tempestoj, kiujn ĝi travivas.

De la maljunulinoj, kiuj havas unu piedon en ]a tombo, ĝis la infanoj, kiuj nin salutas per levita pugno ĉe la krio : Salud[1] ne estas konstatebla simpla diferenco en la ĝeneralaj sentimentoj. Grupoj da kamparanoj junaj (vestitaj per pantalono k bluzo aŭ survesto) laboras kiel homoj sur la kampo en la penigaj Iaboroj. Oni povas diri, ke ili ĉiam estas laboristoj. Ili ne donis antaŭe, certe, la impreson de fortikeco, de sekureco k de aŭdaco, kiujn nun ili donas en Ia laboro k en la konversacioj super la problemoj de la kolektivoj k la transformado de la vilaĝa vivo.

Ni konas la malnovan bildon de la hispana kampo, egala al tiu, kiun al ni ofertas la tero de Rif, en kiu la virino, amaso da fizikaj ruinaĵoj, malpureco k ĉifonaĵoj, aperis fleksita super la sulkoj kune kun la viro. La bildo de la Aragona tero havas alian aspekton. La kamparaninoj (vestitaj kiel homoj per survestoj k pantalonoj) ne estas tiuj virinoj el Ia sudo, kie la normoj de la sklaveco pludaŭras pro la tiranio de la faŝistoj.

En Ia menso de la virinoj de la vilaĝoj estas kie kun pleja precizo estas konstatebla la ŝanĝo okazinta en la respublikana k laborista Hispanio. Ili estas kun sia decida k solviga spirito la precipaj animantoj de ia decidoj en la poputaraj kunvenoj rilate al la transformado de la kulturigo, labor-reĝimo de la kolektivoj k de Ia orientado por Ia savo de la ĝeneralaj interesoj de la popolo.. IIi atentas, ke la normoj de justeco k kunvivado establitaj ne profaniĝu pro malforteco aŭ pro laciĝo.

Ili donas siajn filojn alegre al la revolucia milito. Ili stimulas la hezitantojn k la malkuraĝulojn k demaskas la senokupemulojn k la elturniĝemulojn. Kun viva entuziasmo iIi kontribuas elemini el la vilaĝa vivo ĉiujn prizorgojn malnovajn, kiuj sufokis la vortojn en la gorĝo pro timo diri k konservi ankaŭ kun viva energio la virtojn k la kutimojn de la kamparanaj medioj kun kategorio de valoro morala aŭ simple justeca.

Liberigitaj el la malnovaj zorgoj altruditaj de la tiranio de la klerikalismo, inokulanto de la malnovaj k timigaj superstiĉoj mezepokaj, la vivo de la vilaĝoj ŝanĝis en procezo, kiu ampleksas ĉiujn de la sentimento k de la realeca razonado de la kamparanoj. La virino estas en la avangardo de tiu ĉi transformado. Ĉi tiu procezo, kiu komenciĝis ĉe la restarigo de Ia Respubliko, akcentiĝis ĉe la eksplodo de la revolucio k la movado por la restarigo de la superaj valoroj moralaj de nia popolo k de la transformado de la superregado de la ekonomiaj fontoj. Ĉiuj tiuj ĉi svarmoj da homoj, hominoj havas en sia memoro, ankoraŭ gravurita, kion signifas reĝimo de premado k malprogreso, k antaŭ la aktuala realo la kontrasto aperas potence kiel supera argumento, kiu ligas tutan epokon por ĉiam forrenversitan. Kia ajn ombro de timo al la estonto estas for de ties spirito. Ili donas la impreson, ke ili laboras por la ĉiamo. Tia estas ties certeco en la decidoj, kiujn ili prenas, tia estas ties diligenteco en la perfektado de la laborsistemoj k la organizado de ĝies pleja profito. Tia estas ties kredo en la venko.

Kun tiu ĉi spirito, kiu estas rekta konsekvenco de la refirmigo en la praktiko de la transformadoj realigitaj de la Aragonaj kolektivoj, la venko de la popolo estas certa. Nenio k neniu ĝin povas forpreni en la milito, en la frontoj de la laboro k de la ekonomio, de la transformado de nia popolo k nia vivo.

[1] Sanon. Tr.

Ĉi tiu teksto estas prenita el la “FRONTO K POSTFRONTO DE ARAGONIO” de ALARDO PRATS (Elhispanigis “Pario”) eldonita en 1938 el “LA OFICEJO PRI LA EKSTERLANDA Propagando de CNT-FAI, Esperanto-Sekcio, Barcelono”

Enhavo : FRONTO K POSTFRONTO DE ARAGONIO [ALARDO PRATS, 1938]

Antaŭa ĉapitro : LA ANTIKVA PLUGILO K LA MODERNA MAŜINARO AGRIKULTURA (https://informabulteno.wordpress.com/2026/08/17/la-antikva-plugilo)

Sekva ĉapitro : LA ARTECAJ VALORAĴOJ-KONSERVITAJ