La romana plugilo, sen distili konceptojn nek tro literaturi, povas simboli la tutan historion de sklaveco, miopeco k de limigo de la riĉeco k la produktado en la hispanaj kamparoj.

La plugil-tenilo en la dura mano de la kamparano kaligita de la plugado de tero, kiu ne apartenis al li, la erpilo por glatigi la grundon, forkonsumigata de rutina k primitiva ekspluatmaniero, la. kondukilo k la bridilo. Ĉi ĉio kun la animo de la kamparano formis tutan simbolon, en kiu egale ĉiuj faktoroj de la romana plugilo estis objekto la barbareca Roma rajto en kies nomo ekzercadis ĉiopovan aŭtoritaton la mastro, la posedantoj de tero, sur kiun elfluadis la sopiroj de la homoj en ties servo. Vane super la malmoderna laborilo falis la insultaĵoj de iuj progresemaj spirituloj. La romana plugilo egale kiel tiu, kiu servis por limigi la linion de la antikvaj urboj k vilaĝoj, plusulkigis la teron, kies tabueca propreco gardis la trikornuloj de la Civila Gvardio, la eklezio k la propraj armiloj de la terposedintoj. La animo de la kamparano estis kiel la mema grundo, kiun li plugadis. Forkonsumita de la mizero k empiria kulturmaniero. Morta de soifo k angoro. Disponigita aI la hazardo de la atmosferaj fenomenoj k la necerteco probablaj prosperoj, sub la, lenta kuro de la sezonoj. Progreso sur Ia kampo ? La mano de la mizera laboristo estis pli malkara ol la maŝino. La tradicia senco estis pli forta -ol la utiloj. La maŝino emancipigas la homon, ĉar ŝparigas la forton. La maŝino sur la hispana kampo rezultis perturba elemento de la kutimoj k la feŭdisma ekonomio. Kion faros laboristo pri la tempo pensi pri io kio ne estis la forto de lia mano ? K poste lasi lin karakoli pri sonĝoj solvotaj. Ĉi tiu estis la nura motivigo de la posedintoj de la tero, kies ekspluatado apartenis pro tradicia rajto k normo al la mema propeco de la tero.

Kun la apero de Ia maŝino sur la kampo estas perceptebla la impulso de la trajektorio de la kamparana emancipiĝo. Ne pro sistemigo de ideo, sed kiel respondo de la instinkto de defendo de la sklavoj, kiuj en la maŝino vidis, k ne sen fundamento, faktoron de liberigo de la labormano k elimino de la mano de la laboristo el la kampo dank’ al la dinamikeco de la maŝinismo aplikata al Ia Agrikulturo.

Baldaŭ la tero iĝis posedaĵo de kiuj sur ĝies surfaco elporigadis sangŝviton k ploradis amarajn larmojn de senespero. La maŝino aperis sur la kampo kiel anstataŭanto de la laboristo, kiel instrumento ne de la privata bonsato, sed de la komuna. La maŝino multekostas. La romana plugilo estas facile akirebla. Sed la maŝino, kiam ĝi funkcias sub la signo de la kolektivo, aliiĝas en decidiga agento por la ekonomiigo de la muskola forto k la potencigo de la labor-profito.

Sur la kampoj de Aragonio la sopira k monotona funkciado de la maŝinaro agrikultura centobligas la forton de la kamparanoj por plialtigi la ciferojn de produktado k fari pli efektivaj la kamparanajn Iaborojn. Centoj da falĉmaŝinoj rampas laŭ ĉiuj direktoj de la kamparo.. La modernaj draŝmaŝinoj ankaŭ kantas ĉe la malnovaj draŝejoj senutilaj. La kanton de siaj motoroj je ĉiu rapideco. Kelkaj falŝmaŝinoj estas trenataj per ĉevaloj, aliaj per potencaj traktoroj, la samaj, kiuj per aliaj aloj kun la feraj sulkiloj de siaj kra-

doj remnovas ia fedundajn internojn de la grundo en ĝies plej profundaj kaŝitaj zonoj de neekspluatita energio.

La mekanikigo de !a kamparanaj laboroj en la pariodo de kelkaj monatoj antigis proporcion 150 %. La maŝinoj, kiuj ne povis esti muntataj k fabrikataj en Aragonio, estis importitaj el aliaj regionoj. La hispana proletaro ne nur sopiras al la fabrikado de militaj elementoj, sed ankaŭ al la kreado de elementoj, kiuj plisolidigos, per la kreado de novaj rimedoj por potencigi ilin, niajn rezervojn por la revolucio k la paco.

Tie estas, en la Aragona lando, la nova k moderna agrikulturo nuntempa. En ĝies centoj da maŝinoj, kiuj zumadas sur la kampoj sian triumfkanton.

Ni ankaŭ havas traktorojn. Formacioj de traktoroj k streĉaj traktoristoj, kiuj ilin kondukas al certa celo multiplikado de ta homa forto. Formacion el 10 traktoroj modernaj mi vidis en la ebenaĵo orkolora de maturaj grenoj de Monegros. Kiu remernoras, antaŭ ĉi brilega spektaklo el falŝmaŝinoj trenataj de tiuj ĉi kolosoj de mekanika forto, pri la primitivaj falĉiloj, pri la plugilo k pri la krado de la romana plugilo, simbolo de sklaveco k regreso ? Navegacias la maŝinoj sur la grenmaroj, lasante postsignon da garboj. Grupoj da kamparanoj k kamparaninoj klopodas post la maŝinoj en la plenumo de la komisiitaj taskoj. Ili estas gajnantaj      ankaŭ batalon. La batalo de la produktado, ne malpli grava ol tiu de la fronto. La batato de tiuj ĉi laboristoj ankaŭ estas dura. Ardaj tagoj post tagoj. Oni ja devas savi la grenrikolton el la krimaj ekskursoj de la faŝistaj aviadiloj, kiuj faligas incendiajn bombojn sur la kampojn. Pli ol du trionoj el la kampoj grensemitaj jam estas rikoltitaj. La greno jam estas en la grentenejoj de !a kolektivoj aŭ en la grenejoj de la individualistaj kamparanoj. Alia parto estas apude de la draŝmaŝinoj, kiuj ne ĉesigas sian mekanikan k monotonan kanton sur la kampoj tage k nokte. Kiam unu alterno da laboristoj laciĝas, alia alterno estas preta daŭrigi la laboron. La tempo ja rapidas.

K la futuro konsilas pri finigo de la somerlaboroj por renkonti la bezonojn, kiuj povas prezentiĝi. La kamparanoj rapidas kolekti la grenon por konservigi ĝin bone. Ĝi estas la pano de ĉiuj liber-batalantoj, estas la pano de la liberiĝo k la pano de la venko k la libero. Por unua fojo la kamparano ricevas en la kolektivoj la justan prezon ekvilantenan de sia laboro k de sia klopodo en pano. Li ricevas sian panon k tiun de la familianoj, kiuj batalas ĉe la fronto.

Ĉi tiu teksto estas prenita el la “FRONTO K POSTFRONTO DE ARAGONIO” de ALARDO PRATS (Elhispanigis “Pario”) eldonita en 1938 el “LA OFICEJO PRI LA EKSTERLANDA Propagando de CNT-FAI, Esperanto-Sekcio, Barcelono”

Enhavo : FRONTO K POSTFRONTO DE ARAGONIO [ALARDO PRATS, 1938]

Antaŭa ĉapitro : PAROLANTE PRI LA POLITIKAJ PARTIOJ  (https://informabulteno.wordpress.com/2026/08/17/parolante-pri-la-politikaj-partioj)

Sekva ĉapitro : ĈIE STREĈIĜO (https://informabulteno.wordpress.com/2026/08/17/cie-strecigo)