La popolo de Aragonio, kiel la plimulto el la popoloj de Hispanio, konservis artecajn juvelojn de suma valoro. Ĉe la alveno de la milicanaj kolonoj, kiuj atingis al la Aragona lando por deteni k forpuŝi, poste premi la ribelintojn, iuj homoj, diligentaj k zorgemaj ŝarĝis sin kolekti la artecajn kreitaĵojn, la valorajn librojn k historiajn objektojn por translokigi ilin al Katalunio. En la preĝejoj k la palacoj estis disitaj, sen katalogi, grandnumero da artecaj kreitaĵoj. Antaŭ ĉio en Malalta k Alta Aragonio, la malnovaj skoloj de katalunoj k aragonanoj semis siajn plej belajn kreitajojn, konservatajn en preĝejoj k konventoj k en la sinjoraj domoj. Ĉiu tiu ĉi riĉo arteca estis katalogita en Barcelono k gardata ĵaluze en certaj lokoj.
En Aragonio la Konsilantaro pri Kulturo kompletigas aktive ĉi tiun laboron, al kiu kontribuas kun plej granda entuziasmo la komunumaj konsilantoj de ĉiuj komarkoj de la liberigita regiono. Dank’al tiu ĉi diligenteco k zorgemo dispongitaj al defendo de Ia arteca heredaĵo de la Aragona lando, estis savitaj el la detruado krom pluraj pentraĵoj de la primitivaj katalun-aragonaj pentristoj, pluraj pentraĵoj de Jacomart[1], procesiaj krucoj k aliaj oraj objektoj, inter kiuj distingiĝas kreitaĵoj de la famaj patricoj de Morella k Zaragozo, valoraj teksaĵoj k antikvaj broĉoj, bildoj de Forment k multaj libroj antikvaj de konsiderinda valoro.
En la vilaĝo estas konstruitaj novaj lernejoj. Malofta estas la loko, kiu ne havas bibliotekon kun sufiĉaj libroj por vekigi aI menaŭ la ple viglan scivolemon aI la problenoj de la klerigo k la kulturo.
La problemo de la restado de la infanoj en la lernejoj dum la aĝo de la lernado estis solvita. Sub plej severaj admonoj la gepatroj estas devigataj ne doni al siaj filoj laboron ĝis kiam ili scias legi k skribi k ĝis kiam ili ne estas almenaŭ 14 aĝaj. Ne estas ĉi tiu problemo. Ĉiuokaze, malgraŭ la hispana leĝo, kiu reguligis la devojn de la gepatroj en tiu ĉi senco, ili neniam estis plenumitaj. Ĉar dum la aĝo de la Iernado la kamparanoj, devigataj de la mizero aŭ trenataj de la egoismo, irigis siajn filojn aI la kampo k donis al ili laboron. Kun granda rigoreco aktuale estas plenumata tiu ĉi devo.
Multaj el la kreitaj lernejoj, dank’ al la memaj instruistoj, dediĉas specialan atenton pri la preparo de la infanoj en la pluraj teknikoj.
La instinkto de kreado k perfektado de ĉio kio signifas kulturon k solidaron, tiom vekigita en nia popolo, manifestigas en ĉiuj rilatoj. La institucioj de bonfarado multiplikiĝas kiel ankaŭ la servoj de sanigo k speciale en ĝies antaŭjuĝa aspekto. En Kaspe, ekz., funkcias hospitalo, kiu estas samtempe kolektiva manĝejo, kiun mastras la monahinoj de la konvento. La religiulinoj ja aligis sin al la monda vivo kun granda solidaremo kun la popolo, kiu laboras k luktas ne nur en Kaspe, sed ankaŭ en Alcañiz k en aliaj lokoj, kie estis virinaj konventoj. La plej skrupula respekto garantias la privatan praktikadon de ties kredo. Ni parolis kun la monahinoj de Kaspe, k tiel ili al ni konstatigis. Neniu ilin maltrankviligis. Antaŭe la kontraŭa. Aliĝintaj el siaj postenoj al la antlfaŝista batalo k al la atingo de la ĝenerala bonstato, ili esprimis sian personan satisfakcion k sian opinion por la triumfo de la popolo.
Tiel la solidaremo de ĉiuj firmiĝas en la komuna afero reorganizi plene la vivon de la postfronto por, kun sia perfektigita organizado, prizorgi ĉiuminute Ia postulojn de la revolucia milito k kiujn ĝi kreas en la hispana socio rilate al la protektado de la infanoj, de la virinoj, de la senigitaj de ajna protektado. Milojn da refuĝintoj subtenas la Aragona popolo, traktante ilin kun vera k nobla frateco. Dum oni estas batalanta en Ia frontoj, en la postfronto ĉiutage oni gajnas la grandan venkon de atingo al planoj de civilizacio k morala perfektado de la tuta popolo, kiu laboras k luktas k suferas la rigorecon de la barbareco faŝista en-k eksterlanda.
[1] Jacomart aŭ Jacome, pentristo naskita en Cadiz 1620, mortinta 1680.
Ĉi tiu teksto estas prenita el la “FRONTO K POSTFRONTO DE ARAGONIO” de ALARDO PRATS (Elhispanigis “Pario”) eldonita en 1938 el “LA OFICEJO PRI LA EKSTERLANDA Propagando de CNT-FAI, Esperanto-Sekcio, Barcelono”
Enhavo : FRONTO K POSTFRONTO DE ARAGONIO [ALARDO PRATS, 1938]
Antaŭa ĉapitro : ĈIE STREĈIĜO (https://informabulteno.wordpress.com/2026/08/17/cie-strecigo)
Sekva ĉapitro : KONKLUDAJ VORTOJ
Source: informabulteno
