Ni montris laŭlonge de nia raporto pri Aragonio la aspektojn en ties plej rimarkeblaj reliefoj de la transformado, kiu tie okazas ekde kiam eksplodis la ribelo de la faŝistaj militistoj k, kiel respondo la defenda movado de la popolo.

Ĉe la vido de niaj informoj ĉiuj laboristoj, kiuj sekvis nian eksponon objektivan k serenan, scios eltiri konkludojn. El ili, kiel el tiuj, kiujn formulos kiu ajn honesta observanto, li eltiros sendube la profundan konvikon, ke en Aragonio estas atingata grandiozan faron. Oni ja renkontis la plej durajn postulojn de la revolucia milito k realigis Ia transformadon de la vilaĝoj de la urbo, kiu estas la fundamenta pravigo de nia batalo. Oni faras la militon. La konkeroj de la Revolucio estas en marŝo al fekunda k plena realiĝo. Kiuj subtenis la teorion, ke la Revolucio nenion komunan havas kun la milito, antaŭ nia pledo, devis suferi, almenaŭ, etapon da dubo.

Post jaro k duono da milito, post ege da sangoferoj, heroeco k klopodo, sindonemo k konscio de la labristoj rilate al siaj klasinteresoj, rezultas tre stranga la fakto, ke oni ĵetas super la kreitaĵoj k la organizo de la laboristoj tutan amason da intencaj legendoj, kiam pro krimaj ekscitoj estas detruataj la sekuraj bazoj de la emancipiĝo de la proletaro tie, kie ili jam estas firmigitaj.

Komparataj la realigoj de la burĝaro k de la feŭdularo dum la centjaroj da tuteca superregado de la lando, kun la kreitaĵoj faritaj de la laboristoj en la daŭro de jaro k duono en la senco de la organizado, moralo k laboremo, ankaŭ en sia efektiva profito, montras ĉi tiuj lastaj egan superecon.

Inter Ia tuta transformado realigita de la laboristoj, tiu, kiu en Aragonio marŝas al sia destino de kontinuaj superoj estas aparte rimarkinda. Ĝi ja estas faro de la Aragona popolo, de la Aragonaj laboristoj reprezentataj de la Konsilantaro, tuteca esprimo de la Aragona popolo, ĵaluza gardanto de tiu unuanimeco antifaŝista, kiu kreis la senmortan spiriton de la gloraj tagoj de Julio 1936.

Ĉi tiu teksto estas prenita el la “FRONTO K POSTFRONTO DE ARAGONIO” de ALARDO PRATS (Elhispanigis “Pario”) eldonita en 1938 el “LA OFICEJO PRI LA EKSTERLANDA Propagando de CNT-FAI, Esperanto-Sekcio, Barcelono”

Enhavo : FRONTO K POSTFRONTO DE ARAGONIO [ALARDO PRATS, 1938]

Antaŭa ĉapitro : LA ARTECAJ VALORAĴOJ-KONSERVITAJ (https://informabulteno.wordpress.com/2026/08/17/la-artecaj-valorajoj-konservitaj)