Ni povus doni iujn ekzernplojn por montri, ke ne enĉiuj Kolektivoj estas konstatebla sama pro.pero. Estas vero. Sed estas tre kontentige, ke en pli ol 60% el ili funkcias bone dank’ al la respondecemo, kiu estas konstante observebla, por ke 1a kolektiviga movado povus triumfi kiel fermentilo de la rekonstruado de la agrikultura produktado k kiel finpruvo, ke la kolektivismo konsistigas la priman elementon por la morala k materiala regeneriĝo de la hispana popolo. Oblikva interpreto ne faligas la sistemon antaŭ ĉio se oni prikonsideras, ke la proporcio de la Kolektivoj, kiuj en Aragonio funkcias satisfakcie konsistigas multe pli grandan numeron ol tiuj kiuj funkcias iel nekontentige ankoraŭ. La kontraŭuloj al la kolektiva ordo montras facilan argumenton, atentigante pri la kolektivoj, kiuj funkcias iom ankoraŭ nesatisfakcie, por diskredetigi la sistemon.

Rilate al la Kolektivoj spekulacias ankaŭ la ĉiamaj politikaj agentoj. kiuj en la vilaĝoj ĉiam estas inklinaj maski sian veran signifon k siajn permanertajn celojn sub etikedoj de la politikaj partioj aŭ de la organizaĵoj, kiuj ne estas karakterizeblaj per sufiĉa respondecemeco. Iuj elementoj de tiuj ĉi partioj parapetas sin en politika organizaĵo unike por uzi la membrokarton kiel tranĉeon por saboti k alsalti la kolektivajn interesojn de la laboris oj k ties afero.

Ĝenerale la principoj de ĉiuj politikaj doktrinoj degeneras kiam devas enkorpiĝi. De la programaj promesoj al la mema plenumo estas longa interspaco. Tion ni vidas ĉiutage. Tiel estas se ĉi tio okazas en la funkcioj de la registaro, en la ŝŝtatoficejoj kio ne okazus, kiam la platformaj promesoj ekestos objekto de la vigla interpretado de la elementoj, kiuj unue estis radikalsocialistoj, poste de Ceda[1] aŭ de la Radikala Partio k nun de la partioj, kiuj konsideras, ke la rigora kontrolo en ties organizaĵoj estas nekonvena elemento por ties celoj de hipertrofia kreskado ? Tiel ekz, okazas, ke la novuloj de la Komunista Partio k de aliaj partioj fariĝas perfortuloj al la kolektivismo sen ke la organoj de la partio, kies doktrinoj akceptas ĝin, obstaklu ilin por silentigi ties langojn k meti mezuron al ties manovroj. Kompreneble la veraj komunistoj sin aligas k kooperas al la normala ekspansio de la prosperado de la kolektivoj. En Aragonio tiaj estas tre malmultaj. Pli oni venis al konfuziĝo en la vilaĝoj rilate al la doktrinoj k la celoj de la politikaj partioj. ol la laboristoj preparas sin tre prudente kontraŭ la terura infekcio de la estreco interne de la vicoj de la partioj proletaj k respublikanaj.

Mi demandis en Graus, en Ontiñena, en la vilaĝoj de la komarkoj de Cinka k en aliaj lokoj, kie la funkciado de la kolektivoj estas plej perfekta, pri la dimensioj k la. karakterizoj de la influo de la politiaj partioj en la vivo de ĉiu vilaĝo.

En Graus ne ekzistas politikaj partioj. UGT k CNT-AIT en frateca alianciĝo — eĉ ili havas domicilon en sama domo — realigis k daŭrigas la realigon de sia tasko pozitiva k de morala k materiala plibonigo de la laboristoj.

En la lokoj, kie la unueco de la du Sindikataroj estas perfekta, kie la konkordo inter la du organizoj estas koincida, la politikaj partioj malaperis. En aliaj pluekzistas interne de la Kolektivoj, tiom lojale unuigitaj al la komuna afero de ĉiuj laboristoji ke kiel aglutinoj de malsameco k timo, ili ankaŭ malaperis.

La fenomeno, kiu el la vidpunkto de ĉiu vilaĝo estas grava, estos multe pli tia, kiarn ĝi generaliĝos, transpasante la limojn pure lokajn por influi tre decidige al la landoj.

Ĉiuj ĉi tjuj karakterizoj de la kolektiviga movado estas pruvoj konkludaj de la politika matureco k de la kultura k socia supereco de la laboristaj organizaĵoj ĉiurilate.

[1] Ceda, dekstra partio, konsistigata preskaŭ ekskluzive el jezuitoj k eklezianoj. Ĝies protagonisto estas Ĥil Robles (Gil Robles). Poste nesukceso en la balotoj de 16 de Februaro 1936 la partio memlikvidiĝis. Tr.

Ĉi tiu teksto estas prenita el la “FRONTO K POSTFRONTO DE ARAGONIO” de ALARDO PRATS (Elhispanigis “Pario”) eldonita en 1938 el “LA OFICEJO PRI LA EKSTERLANDA Propagando de CNT-FAI, Esperanto-Sekcio, Barcelono”

Enhavo : FRONTO K POSTFRONTO DE ARAGONIO [ALARDO PRATS, 1938]

Antaŭa ĉapitro : LA VIVO NUN ESTAS ALLOGA (https://informabulteno.wordpress.com/2026/08/17/la-vivo-nun-estas-alloga)

Sekva ĉapitro : LA ANTIKVA PLUGILO K LA MODERNA MAŜINARO AGRIKULTURA