Kvankam estas gravaj la realigoj de la Kolektivoj de Aragonio ĉiurilate, la morala elemento, en kiu ili moviĝas, la klimato de tiuj ĉi kreaĵoj estas faktoro, kiu impresigas profunde la animon de la studonto.

En la vilaĝoj, kie la vivo de la Kolektivoj disvolviĝas kun pleja forto k fekunda orientado, ĉesis la politikaj disputoj.

La laboristoj k la etburĝoj, kiuj sumis sin al la disciplino de Ia vivo k de la kolektiva produktmaniero, forte unuiĝintaj en komuna sorto, en kelkaj interesoj komunaj, realigas la farendajn laborojn kun evidenta gajo, filino de la konvinkiĝo, ke la signo de la nova ero, kiun Hispanio komencis vivi, estas la Kolektivismo, signo k instrumento kiu plugos la bonstaton de ĉiuj, en reĝimo de libero, de justeco k de progreso.

Rezultas kurioza unu el la fenomenoj, kiu estas konstatebla en la vivo de la kolektivigitaj vilaĝoj. La sklaveco k la mizero determinis antaŭe elmigradon de la kampoj al la urboj. Vivi en la kampo k fari la noblajn laborojn de la kamparana produktado ekkonsideriĝis kiel puno k malfeliĉo. Dum la lastaj jaroj ĉi tiu procezo, de kamparana elmigrado atingis altan punkton, kiu estis evidenta simptomo de la diskomponiĝo de la kamparana vivo. La kamparanoj forkuris al la urboj el siaj domaĉoj k kabanoj, el la kampoj, kvazaŭ el loko malbena, ĉirkaŭata de la malsato, de ega malgajeco, de mizero sen porvivaĵoj, k pro la kolera persekutado de la elementoj, kiuj akaparis ne nur ĉiujn instrumentojn de la produktado k la riĉeco, sed ankaŭ ĉiujn risortojn de la ŝtato kaduka, feŭda k maljusta, kiu forkonsumigis per sia premado k maljusteco la konsiderinde kreivajn energiojn de nia popolo.

Ekde kiam la kolektiva vivo estas triumfanta en la vilaĝoj de Aragonio, la procezo de la elmigrado aliiĝis en procezo de returno de la elmigrintoj.

La kamparanoj, kiuj forkuris al la urboj, forkurante el la vilaĝoj, k el ties malagrabla k malĝoja vivo, regresas rapideme al la hejmoj por aligi sian forton al la Kolektivoj,. akcelante la ekstraordinaran k eg-egan entreprenon levi la vilaĝojn k la kampojn eI la amaso da ruinaĵoj, morala mizero k maljusteco, al kiuj estis subigitaj de la friponoj k la farmistoj.

Ili revenas spertintaj en la urba vivo k decidintaj, ke en ĉiu vilaĝo devas esti establigitaj la minimumaj kondiĉoj de la nuna centjaro. Adaptataj ĉi tiuj sopiroj renovigaj sur la materiala kampo kun la permanentaj elementoj de la civilizacio, kiun nia popolo ofertas, eĉ en la epokoj de la pleja dekadenco, la fenomeno de la morala k materiala rekonstruado de la kolektivigitaj vilaĝoj atingas nesupozitajn realigojn kiel tiuj, kiujn ofertas al ni la Kolektivo de Graus, la plejmulto el la kolektivoj de la vilaĝoj cirkaŭ la bordoj de Cinka k tiuj de la Malalta Aragonio.

La kamparo, dank’ al la pluraj cirkonstancoj, kiuj koincidas en la grandioza momento, kiun estas vivanta la lando, vidis sin abrupte transformita rilate al Ia labormanieroj k la tradiciaj instrumentoj, kiuj regis k karakterizis ĝies ekspluatadon. La ekspluatado de la kamparo mekaniĝis grandparte. Por unua fojo la kamparanoj manumas grandskale agrikulturan maŝinaron el la plej modernaj modeloj.

Ĉi tiu teksto estas prenita el la “FRONTO K POSTFRONTO DE ARAGONIO” de ALARDO PRATS (Elhispanigis “Pario”) eldonita en 1938 el “LA OFICEJO PRI LA EKSTERLANDA Propagando de CNT-FAI, Esperanto-Sekcio, Barcelono”

Enhavo : FRONTO K POSTFRONTO DE ARAGONIO [ALARDO PRATS, 1938]

Antaŭa ĉapitro : GRAUS (https://informabulteno.wordpress.com/2026/08/16/graus)

Sekva ĉapitro : PAROLANTE PRI LA POLITIKAJ PARTIOJ