Al tiuj kiuj volas ekkoni la fenomenojn de kreado, kiuj okazas en Ĥispanio, post la komenciĝo de la Revolucio, mi rekomendas, ke ili vizitu Graus. ŝen Ciceroneco nek panegiroj. Nur kun siaj okuloj k oreloj.
Dekstre al la vojo, ĉirkaŭ de Graus, la giganta akvujo de Ĥoakin Kosta reflektas en sia vasta surfaco de verdaj akvoj litografian pejzaĝon de kvietaj lagoj svisaj.
Graus neniam estis dormanta. Vilaĝo laborema k progresema. La ombro de Kosta ¡ Ĉi tie vivis li siajn jarojn de longa studado k de esprimaj sonĝkoleroj por savi la landon, kiun li amis en maniero senorda k grandega. El ĉi ĉio restis en la vilaĝo nur la rememoro k resto de respekto devigata de la prezenco, en la plej bona strato, de la monumento dediĉita al la memoro de la Aragona poligrafo. Aliaj zorgoj pli decidigaj, aliaj stimuloj pli premaj okupigas la laboremon k la menson de la loĝantoj de Graus.
Graus havas 3.300 enloĝantaron. Estis ĉefurbo de partio. Aktuale estas ĉefurbo de la komarko de ĝies nomo, kiu konsistas el 39 vilaĝoj.
Teroj, muelejoj, brutaroj, komerco, transporto, metiejoj, ŝuejoj, birdbridejoj, liberaj profesioj, ĉio estas sub la kolektivaj normoj. La vilaĝo ekonomie estas je servo de la komuna bono k la kolektivaj interesoj.
Estas laboro por ĉiuj. Por ĉiuj estas bonstato. La mizero, la sklaveco estas eliminitaj el ĉi tiu vilaĝo. Kun ili malaperis la gagrenoj, ĉiuj gagrenoj, kiuj forkonsumadis la energion de la hispana popolo, ĝies kapablon k ĝies ekonomiajn eblecojn k malebligis ekzistadon libera k digna.
En Ia piedo de la monto, kiu ŝirmas la vilaĝon kontraŭ nordventoj k glitveteroj, la ega fabriko, vera fortikaĵo agresiva k superrega, de la Eklezio, montras sian sonorilejon sen sonoriloj.
Potenca signalilo regulas la vivon de la vilaĝo, la horojn de laboro, manĝado, k ripozo. La sonoriloj, kiuj antaŭe fendadis la eteron de ĉi tiu valo, estas fanditaj por servi la bezonojn de la Revolucio.
La vilaĝo vivas k laboras kun la ambicio perfektigi la kreataĵojn k multipliki la produktadon k utiligon de Ia laboro por gajni definitive Ia revolucion. Fera memdisciplino, unuanime akceptata, defendas la komunan bonon. La Komunuma Konsilantaro, konstituita el 9 konsilantoj, la membroj de la Administra Komisiono de la Departemento de la Kolektivoj, la direktivantoj de la Kooperativoj estas la unuaj en la laboro, kiel estas la unuaj en la respondeco. Esti najbaro de Graus estas pano k sekura laboro. Laboro alegra k libero.
Ĉi tiu KoIektivo konstituiĝis en la fino de ŝeptembro 1936. Ĝies riĉecoj por la kolektiva ekspluatado ascendas entote al 2.000.000. Oni komencis kun la decido, ĵaluze plenumata, porciigi al ĉiuj kolektivanoj tipon de konsumado sufiĉa sed severa. La revolucia milito imponis ĉi tiun oferon k la kolektivanoj de Graus akceptis ĝin kun la plej bona spirito. La eksperimento estis grandskala. Pro tio estis fiksitaj ne tre altaj salajroj, sed sufiĉaj, ĉar la ekonomia vivo de la vilaĝo k la komercaj interŝangoj estis plene kontrolataj.
La 2.000.000 milionoj destinataj por laboro k la bona direktado atingis en la kaso ĝis 2.225.000 ĝis la komenco de ŝeptembro 1937, sen alkaluli la akiron de Ia rikolto.
En Graus ŝanĝiĝis eĉ la ekstera aspekto sub la kolektiva reĝimo. La surprizo mirigas la animon antaŭ la vido de ĉi tiu fakto. K la demando aperas en Ia menso de Ia observanto: Ĉu eblas, ke en la daŭro de 11 monatoj povis kristaliĝi en feliĉa realo tio kio por la laboristaj amasoj de la lando estis sonĝo ?
ŝtrato larĝa k pura. La manĝejoj, la publikaj establejoj atestas pri la nova ero de kolektivismo. La komercistoj laboras komune en Kooperativoj. La razistoj, la ĉarpenistoj, la seruristoj, la transportistoj, la ŝuistoj, ĉiuj estas unuigitaj de la fortaj ligiloj ekonomiaj de la komunaj interesoj, de la komuna laboro k de la intima frateco.
— La plej bona el ĉi ĉio estas — oni diras al mi — ke, post la elimino de la friponoj k redukto de ties influo en la destino de la popolo, ni atingis elimini la profesian konkurencon k la enviojn, kiuj en individualista regimo oftas Ia salo, kiu amarigas ĉion. Ekzemple, la tajloroj. Ĉi tie ili ne povis interrigardi sin. La sama okazis kun la razistoj, kun la instruistoj k la kuracistoj. Ni ne diru ion pri la komercistoj el ĉiuj klasoj. Ĉiuj ĉi tiuj estas eIiminitaj per la praktikado de la kolektivaj normoj. La antagonistoj en siaj antaŭaj interesoj nun fratiĝas en la laboro. En la kunvenoj estas videblaj reprezentantoj en diversaj korporacioj subteni samajn vidpunktojn sen timo k envio. La sama okazas kun la kamparanoj, kun la paŝtistoj, kun la ferforĝistoj, kun la kuracistoj. Ĉiuj laboras k manĝas, k ĉies bezonoj kontentigataj.
Feraĵ-vendejo al la Kolektivo. Manĝaĵ-distribuejo al la Kolektivo. Manĝejo — al la Kolektivo. Forĝejo — al la Kolektivo. Mekanika metiejo — al la Kolektivo. Muelejo — al la Kolektivo.
Ĉiuj esprimoj materialaj, moralaj k ekonomiaj de la vilaĝo estas aglutinitaj al la Kolektivo tutece.
La laboro estas dividata. Ĉiu korporacio en kunveno markas ĝin al ĉiu kolektivano. Oni eble pensus, ke ĉi tiuj kunvenoj de korporacioj estas klaĉejoj. Ne. Tie oni parolas tre malmulte. Ĉar ĉiu scias sian devon k ne evitas gin.
La homoj de 60 jaroj eatas liberigita de laboro. Komence ĉi tiuj vojagantoj al la finigo de la vivo marŝis malafablaj antaŭ lu aŭdacoj de la junularo, kiu signis plenarte la kolektivajn normojn kiel devo plenumenda. Ili timis, ke oni intencas ŝargi ilin per laboro troa por ties jaroj. Baldaŭ tamen ili eliris el ĉi tiu eraro. La maljunaj ne devas labori. Ĉi tiu estas unu el la unuaj normoj de la Kolektivo. ŝufiĉe ili ja estas laborintaj dum sia vivo sub lacigo k sub la despotismo de la povhavuloj k la friponoj. La maljunaj ankaŭ ne konsentis, al senokupeco, kun kiu oni pagis ties servojn al laboro konstanta k peniga, kies produkto ne estis por ili, certe, sed en minimuma parto. Tiam la maljunaj en kunveno decidis labori. Necesis laboradi por ne esti ŝargo pezega al la ceteraj kolektivanoj k por kontribui levi la vilaĝon el la stagno cele situigi gin ĉe la kapo de la produktado inter 1a ceteraj vilaĝoj el la ĉirkaŭaĵo. Por helpi gajni la revolucian militon la ago k la fizikaj kriplaĵoj ne estas ja konsidereblaj laŭ la maljunuloj impedanco. Tiam formis la maljunuloj aŭtentan k emociigan ŝturmbrigadon. La vilaĝo donis al gi la nomon “Internacia Brigado”.
Are iras Ia maljunuloj al la kamparo por apliki sian kapablon al la laboro.
La malriĉaj estas vivantaj kvazaŭ en songo. K ili estas unuj el la plej firmaj defendantoj de la Kolektivo.
— Kiam la aferoj estas farataj bone — diris al mi unu el ĉi tiuj respektindaj laboristoj — fleksita super la sulkoj de ĉirkaŭrivera gardeno — ili bone ŝajnas. K ĉi tie krom la kolektiva regimo alio ne estas videnda.
* * *
Kiam kolektivano decidas edzigi, oni donas al li semajnon da ferio kun la kuranta pago, por ke li serĉu domon — la logejo ankaŭ estas kolektivigita — k oni havigas al li meblojn pere de la koncerna Kooperativo, mebloj, kies val oron li amortizas en la daŭro de la tempo sen la uzuro. Ĉiuj servoj de la Kolektivoj estas disponigataj al liaj bezonoj. Ekde kiam la homo naskigas gis kiam mortas estas protektata de la Kolektivo, gi atentas pri lies devoj k rajtoj, kiujn ĝi fiksas demokrate en la kunvenoj. Ne aperas suspektoj iuj inter la korporaciaj reprezentantoj de malsamaj branĉoj de la produktado. La kolektivano havas ĉion je dispono de la mano. Pano, laboro k rimedoj de perfektigado k superigado.
La infanoj estas objekto de la speciala zorgu k atento, de la Kolektivo. Ili ne laboras gis 14 jaroj, pro ia kialo k ekskuzo. Finigis la ekspluatado de la infano fare de la memaj familianoj, devigataj en alia tempo plejofte de la mizero forlasi la lernejon antaŭtempe. La patrinoj k antaŭ ĉio la gravedulinoj estas objekto same de speciala zorgo. Ĉi tiuj estas liberigitaj el ĉiu laboro.
La junulinoj laboras en la metiejoj, kie estas kudrataj k konfekciataj vestaĵoj por la batalantoj k la defendantoj de la revolucio.
La tuta Graus estas laborema k abnegacia abelaro, direktivata de la signaloj de la fajfilo, kiu markas la horojn de laboro k de ripozo al ĉiuj najbaroj.
Kelkajn horojn mi pasigis, trastudante la pligustigon de la oficejo, de kie estas direktivata la vivo de la Kolektivo en gies pluraj aspektoj.
Ĉiu branĉo de la komarka ekonomio estas perfekte pristudata en gies disvolvigo, en la eblecoj de gies disvolvigo.
Kiam la generala sekretario de la Kolektivo akompanis min al la statistikejo k montris la sliparon por informi min laŭ preciza maniero pri la marŝo de la laboro k de la ciferoj de la produktado de la vilaĝo, mi ege mirigis. Ĉio estas laŭsisteme organizita. Ĉiu branĉo de la produktado havas sliparon kun la ekzaktaj informoj pri gies disvolvigo. Tiel nenio malprofitigas k ĉio atingas la maksimuman punkton de certa k reaJa ordigo. Ĉu sen ĉi tiu rigoreco en Ia sistemigo ĉiurilata oni povus fari la gigantan rekonstruadon, kiun realigis la Kolektivo de Graus? Kompreneble ne.
Dank’ al gi apude de la vilaĝo fondiĝis porkbredejo modela, kiu ampleksas ĉirkaŭ 2.000 animalojn el diversaj agoj k rasoj.
Estas konate, ke la porko estas en Aragonio, kiel en multaj lokoj de Ĥispanio, unu el la bazaj elementoj de la familia ekonomio. La mortigo de la porko estas hejmeca institucio de plej antikva deveno.
Kiam venas la vintro ĉiu najbaro el Graus havas porkon, kiel unu el la bazoj de lies ekzistado. La porkbredejo estas konstruita laŭ la postuloj de la plej modernaj instalaĵoj. La animaloj disponas pri duŝoj k ĉiuj atentoj, kiujn receptas la scienca trakto. Mi demandis la kamaradojn, kiuj prizorgas la bredejon, de kie ili prenis la modelon. Ili certigis min sen doni egan gravecon, ke ĉe la entrepreno de ĉi tiu afero, ili trastudis k diskutis pri pluraj modeloj k ke adoptis fine nordamerikan modelon. praktikata en la porkbredejoj de Ĉikago.
En la alia loko en la ĉirkaŭajoj de la vilaĝo estas instaligita birdbredejo modela k tre satisfakcia laboratorio de eksperimentoj. Ĝi okupas grandan surfacon da tereno. Plej diversaj specoj de dombirdoj svarmas en la bredejo. Ĉrkau 10.000 ekzemplerojn penas havi oni por la proksima autuno. Nun en la pavilonoj de la bredejo trovas sin 6.000.
Ĉio estas nova k brilega. Ĉio estas instalita laŭ postuloj de la tekniko k la eksperimento de tiu tekniko.
La direktoro de la birdbredejo inventis novan kovilon kun pli granda alporto ol la konataj. Miloj da kokidetoj svarmas en la kameroj provizumitaj per varmigilo. Centoj da anseroj. Centoj da koko k kokinoj zorgeme klasifikitaj.
El ĉiuj lokoj de Aragonio oni venas por preni modelon. Graus fariĝis pilgrimejo por la Aragonaj laboristo k lernejo de ekonomia k morala rekonstruado de la lando.
Ŝtreĉiĝas ĉiuj kreaj potencoj de la vilaĝanoj. Funkcias ties bonegaj Iernejoj — kun la nomo de Ĥ. Kosta — k bibIioteko kun katalogo de la plej modernaj temoj el ĉiuj branĉoj de Ia scienco. La Kolektivo disponas pri presejo k librovendejo.
Oni kreis Lernejon de Artoj k Oficoj, en kiu studas pli ol 60 junuloj de la vilaĝo k ekzercas sin pri la diversaj artaj k oficaj teknikoj.
En la sama Lernejo de la Belartoj k Oficoj estis instalita muzeo de pentraĵoj k skulptaĵoj same kiel de objektoj kun arta k historia valoro.
Graus prizorgas grandparte la bezonojn de kolonio da rifuĝintaj infanoj kun la instruistoj, instalita en granda palaco kun vasta ĝardeno apuda al la vilaĝo. Ĝi karesas k prizorgas ĉirkaŭ 100 geinfanojn, devenantaj de la militzonoj de Madrido, de la malalta Aragonio k de la aliaj linioj proksimaj al la faŝistoj. Graus subtenas pli ol 100 rifuĝintojn.
Graus staras ĉe la kapo, antaŭ kiu ajn plenumo de la militbezonoj, inter ĉiuj vilaĝoj de Aragonio. Ĝi glatigis siajn vojojn.
Ĝi trastudas la eblecojn pri la ekspluatado de iuj komarkaj zonoj, riĉaj de karbo k pirito. Ĝies industrioj funkcias kun maksimuma alporto interne de la ekonomiaj bazoj perfekte normalaj.
Ĝi konstruis novan muelejon kun supermoderna instalaĵo. Ĝi akiris modernan agrikulturan maŝinaron, inter kiuj elstaras modelo de modernega draŝmaŝino.
Ĝi industriigis la profitadon de la brutaro, transformis, generale, laŭ la kolektivaj normoj la vivon de la vilaĝo k pretendas transformi la vivon de ĉiuj vilaĝoj el la sama komarko. Ĝi faris la Revolucion.
* * *
El inter la kolektivaj establejoj de Graus estas ekvidebla granda konstruaĵo, kiu surhavas dikajn k pretendemajn literojn, kiuj indikas, ke tie estas Banko. La Banko ne funkcias. Ĝies funkciuloj estas en la Kolektivo k laboras tie aktive. El la komuna kaso estas realigataj la operacioj kun la ekstero. Ĝies kredito estas limigita. Certe en la unuaj tagoj de revolucio detruemaj infangrupoj bruligis iujn dokumentojn de la Banko.
Pli poste iuj domoj k fabrikoj el la pluraj lokoj, kiuj havis komercan rilaton kun la vilaĝanoj el Graus, petis prunton al kolektivanoj. Oni aprohis la peton, k la Kolektivo, pere de sia kunveno, diktis ordonojn nedubeblajn, neniel revoluciajn certe, sed, kiuj vidigas la noblecon k la lojalecon de la kolektivanoj el Graus.
Al la ertigo de unu kolektivano, al la vorto k la kredigo de unu aragonano solidariĝas liaj kamaradoj-kolektivanoj. Tiel agadas ĉiuj. K la pruntepreninta kolektivano amortizos sian ŝuldon iom post iom k sen perforto. Tiaj estas la kolektivanoj de ĉi tiu bonega vilaĝo.
El ĝies 700 vilaĝanoj ĉiuj kolektivanoj escepte de 80.
* * *
Tiel estas multai kolektjvoj de Aragonio. Tamen ni devas juste diri, ke neniu el ili ofertas nivelon tiom alta de pertekteco, kiel tiu de Graus.
Aliaj proksimiĝas en la bonordo k la prosperado de sia marŝo al tiu de Graus : estas tiuj de Binefar, Benabarre, Barbastro, Ainsa, Esplus, Angues, Antiñena, Alcañiz, Ĥijar, Puebla de Ĥijar, La Naja, Pollaruelo de Monegros, Fraga, Monzon k multaj aliaj. La vilaĝoj tutece kolektivigitaj en ĉiu esprimo de la produktado k de sia ekonomia vivo estas 350. En la aliaj ekzistas kolektivoj k individualistoj, en miksa regimo.
Pli pezas la numero de la kolektivoj pure agrikulturaj k brutarmastraj. La eg-indusrio de Aragonio konsistas el la super-fabrikoj en Monzon k Puebla de Ĥijar. kie sub la direktivo de la laboristoj estis normale efektivigitaj la kampanjoj, per kiuj estis atingita pli granda produktkvanto ol tiu de la antaŭaj kompanioj.
La sama okazis en la oleofabrikoj, kies produktado disvolviĝas kun plena normaleco interne de la kolektiva organizo, k same en la et-industrioj pri profitado de la agrikultura k brutara riĉo.
Ĉi tiu teksto estas prenita el la “FRONTO K POSTFRONTO DE ARAGONIO” de ALARDO PRATS (Elhispanigis “Pario”) eldonita en 1938 el “LA OFICEJO PRI LA EKSTERLANDA Propagando de CNT-FAI, Esperanto-Sekcio, Barcelono”
Enhavo : FRONTO K POSTFRONTO DE ARAGONIO [ALARDO PRATS, 1938]
Antaŭa ĉapitro : A KOLEKTIVOJ ( https://informabulteno.wordpress.com/2026/07/15/a-kolektivoj )
Sekva ĉapitro : LA VIVO NUN ESTAS ALLOGA
Source: informabulteno
