La Kolektivoj, ekde siaj unuaj paŝoj, povis disponi pri grandaj etendoj da ekspluat-teroj. La et-posedantoj instinkte vidis siajn interesojn ekminacataj de la amasaj interesoj de la kolektivoj. Paroll pri la timo de la et-posedantoj antaŭ la transformado tiom rapidege okazanta, estas afero justa, ĉar korespondis al realo. Korespondas ankoraŭ, kvankam la numero de la timemuloj estas ĉiutage pli limigata, spite al la agadoj de iuj malrespondecemaj elementoj, pretaj perturbi la bonfunkciadon de la kolektivoj.
Neniu pretendos, ke la plej maljunaj generacioj el la popolo akceptas sen timo la novenkondukojn, En la daŭro de preskaŭ I jaro k duono, en kiu oni povis konstati la utilojn de la kolektiva kunvivado, la pensmanierio de la kamparanoj ŝanĝiĝas k ĉi tiuj konsentas volente aliĝi al la Kolektivoj, pretaj okupi la labor-postenon k la respondecon kiu aI ili korespondas.
La aliĝoj estas pristudataj atente. Ne povas esti kolektivisto en multaj vilaĝoj, antaŭ ĉio kie estas pli prospera la disvolviĝo de la Kolektivo, pro la kondiĉoj de ia riĉeco aŭ pro la pli granda kvanto da grundo, kiu volas, sed kin indas.
Ĉi tio rilate al la tero. La pri-interŝanĝaj organismoj, de la kormrco ĝenerale, ankaŭ en iuj viIaĝoj estas tutece kolektivigitaj, kvankam ekzistas plena libero por la iniciativo de Ia komercistoj. Tiel kiel ekzistas absoluta libero per la individualisto.
La KoIektivoj estas gvidataj laŭ agmanieroj skrupule dernokrataj. Pro tio ili havas aŭtoritaton, kiun ne aŭdacas dlskuti iu ol la elementoj —limigita minorito— kiuj sub la ombro de Ia historia friponeco riĉiĝis kiel lakeoj aŭ instrumentoj de ia friponoj, ekspluatante en propra profito k kontraŭ la interesoj-ĝeneralaj de la popolo.
La novaj organismoj ekonomiaj por nenio koincidas en tio kion ni povus nomi politika marŝo de la popolo. La Komunumaj Konsilantoj funkcias kun rigora normaleco. Ili konsistigas normalan aŭtoritaton en funkcioj de siaj prerogativoj k mandatoj.
La KoIektivoj pere de siaj organismoj de plenum tipo, nur okupas sin labori k produkti, Ievi morale k materiaIe la vivnivelon de ĉiuj kolektivanoj k priatenti kun malegala fervoro la bezonojn de la revolucia milito.
* * *
Ĉirkaŭ 600 vilaĝoj en la tuta teritorio de Aragonio, fidela al la Respubliko, dIsvolvas sian aktivecon k rekonstruadon de la riĉeco k la eblecoj de la sama sub la orientado de Ia Administraj Komisionoj de la komarkoj de Aragonio.
La numero de la kolektivoj de U. G. T. k C. N. T. estas 450. La surfaco de la kolektivigita tero superas 70 % procentojn de la tuta libera Aragonio.
La plimulto el la enloĝantoj de Aragonio —pli ol 433.000 — estas kolektivanoj. La numero proksimuma de la kolektivanoj super la tuteco el la enloĝantaro ascendas al 300.000. La subtenantoj de individua ekonomio, laŭ la tradiciaj modoj de ĉiu vilaĝo, konsistigas minorion, kiu jam inklinas akcenti sian esprimon minorian, vidante, ke ĉiutage elpruviĝas la praktikaj rezultoj de la kolektivigoj.
Ĉi tiu estas la fenomeno, kiun ofertas la realeco de la komarko de Aragonlo post periodo de kelkaj monatoj da revolucia milito, fekundige endirektita al novaj realigoj, kiuj sekurigas pli bonan vivon por la laboristoj, por ĉiuj produktistoj ĝenerale k cementas la fundamentojn de estonto prospera k feliĉa. La malnova aserto, ke Hispanio estas lando eminente indivIdualista k kontraŭa al ĉiu formo de komuna kunvivado forfalas per si mem antaŭ la ekzameno de ĉiu tiu fenomeno. La ĵuraj malamikoj al ĉia transformado, la subtenantoj de ordo socia, politika k ekonomia kiel tiu kiu forrenversiĝis pro sia mema diskomponiĝo interna la 18an de Julio 1936, povos dogmigi nunrilate al la rabema hispana individualismo. La proksimeco al la tero, kie vivis k mortis ĤoaquIn Kosta[1] portas al nia memoro lies pristudojn super la Agraraj Kolektivoj en Hispanio.
Ĉar tie estas troveblaj la precedencoj k la aŭguroj de la granda fenomeno socia k ekonomia, pri kiu ni okupas nin. La socia k ekonomia superstrukturo perforte altrudita al la hispana popolo ekde la pluraj centjaroj de la cezara k monarkia feŭdismo, kiu estis kiel inkvizitora korsaĵo por Ia natura disvolviĝo de la popolaj institucioj k la kreemo de la popolo, atingis eĉ neniigi la naturon de la hispana vivo. Ni ne diru ion pri la pensmaniero k la kuIturo de nia popolo, savitaj el la fajregoj k Ia abismoj de ĉiama maIleĝeco, dank’ al la oferemo de miloj k miloj da liberaj konsciencoj, malamikaj al la oficiala ortodokseco en ĉiuj rilatoj, en ]a politika, en la ekonornia, eĉ en la eksteraj miksaj formoj de la vivo.
La Revolucio nuligis la egan bienon k faris ĝin fonto de revoluciaj kreotaĵoj de la hispana popolo, riĉiĝinta per la ekspluatado de la plej bona de nia tradicio k instruita de Ia eksperimentoj de nova konstruado, realigitaj en aliaj popoloj. K ĉi tie ankoraŭfoje elmontriĝas la karaktero de la hispana revolucio, en ĝies klimata disvolviĝo k en ĝies celoj, en ĝies esprimoj internaj k eksteraj k en ĝies organismoj politikaj k ekonorniaj. Eĉ en ĝies dimensio de universaleco. La Hispana Revolucio ne vidos senkolorigita sian aŭdacan k firman karakteron de Revolucio impulsata de kulturo k civilizacio lokaj. Neniam ĝi perdos ĝin. La libero en ĝies supera kategorio, kiel supera bonaĵo de la homa vivo, konserviĝas k konserviĝos, spite al ĉio en ĉiuj ĝies kreitaĵoj.
[1] Joaquin Costa, konata hispana juristo k verkisto, kies inteligenteco k erudicio ampleksis ĉiujn branĉojn de la homa kono. Naskita en Monzon (Hueska) en 1846 k mortinta en Graus (Hucska) 1911. Tr.
Ĉi tiu teksto estas prenita el la “FRONTO K POSTFRONTO DE ARAGONIO” de ALARDO PRATS (Elhispanigis “Pario”) eldonita en 1938 el “LA OFICEJO PRI LA EKSTERLANDA Propagando de CNT-FAI, Esperanto-Sekcio, Barcelono”
Enhavo : FRONTO K POSTFRONTO DE ARAGONIO [ALARDO PRATS, 1938]
Antaŭa ĉapitro : POR NOVA VIVSISTEMO (https://informabulteno.wordpress.com/2026/07/15/nova-vivsistemo/)
Sekva ĉapitro : GRAUS
Source: informabulteno
