La ĝenerala striko de la Barcelonaj ŝu-faristoj en 1918
La ekonomiaj-sociaj transformiĝoj spertitaj en industria urbo kiel Barcelono komence de la 20a jarcento starigis novajn defiojn al la sindikatisma agado gvidata de la anarkiistoj, ĉefe kadre de la tiutempe ĵus kreita sindikatisma konfederacio CNT kaj de la hispana neŭtraleco pri la tiama Mondmilito.
Antaŭ ol analizi la disvolviĝon de la ŝuista ĝenerala striko en junio-julio 1918 kaj ĝiajn ĉefajn mallongperspektivajn sekvojn, oni ĉi tie traktas sinsekve la kreskan meĥanizadon ĉe la ŝu-sektoro kaj la degeneron ĉe la ekonomia-socia kunteksto, la sindikatisman agadon en la antaŭa jardeko, la partoprenon en la strikoj kaj la sindikatiĝon fare de la laboristinoj.
Oni finas per la pozitivaj sekvoj de la struktura kaj generacia renoviĝo de la sindikato kaj de la konfederacio, al kiu ĝi apartenis.
Legu la plenan artikolon en la hispana lingvo en la revuo Germinalo (Revuo por Liberecanaj Studoj) :


1931, la jaro de la sociala venĝo far la barcelonaj ŝuistojn
La intereso pri la ĝenerala striko far la barcelonaj ŝuistoj en aprilo kaj majo 1931 sidas en tio, ke ĝi okazas en la komencaj jaroj de la Dua Respubliko kaj de ties sociala leĝaro celanta malutili al CNT-AIT ekspansio kuntekste de akuta ekonomia krizo.
Tiu neviolenta striko baziĝis sur kunordigo de ŝuistaraj depostuloj, kiu tuŝis aliajn regionojn, por niveligi la salajrojn naciskale kaj tiel eviti la industrian konkurencon surbaze de salajraj malpliigoj. Ĉi ĝenerala movado, klarigebla surbaze de la urĝaj ekonomiaj bezonoj de la laboristoj, estis sena je kontraŭrespublikaj malestabiligaj intencoj.
La Sol-Sindikato pri la Led-Fako, ĉi-periode kontrolata de batalantoj kun apenaŭe difinita ideologio kaj trapasita de internaj tensioj, komencis esti sub anarkiista kontrolo en 1932. La artikolo sugestas la respublikanan-socialisman respondecon pri radikaliĝo de la Sindikato kaj de la mastraro. Ĝi faras detalan analizon pri la striko, lokante ĝin en ties ekonomia politika kaj leĝodona kunteksto, enkalkulante la batalojn faratajn kelkajn jarojn antaŭe, la staton de la sindikata organizado kaj ankaŭ la rivalaĵojn ene de la mastraro. Konklude, ĝi prezentas la ĉefajn sekvojn de la movado ĝis 1932.
Legu la plenan artikolon en la hispana lingvo en la revuo Germinalo (Revuo por Liberecanaj Studoj) :
Related
Leave a comment
Source: informabulteno




