Por Laborista kaj Anarĥiista Ejo en Villarrobledo.

Pri la Celo, oni povas helpi ilin kovri la elspezojn de la unua jaro. Per ĉi tiu komenca impulso ili konstruos fizikan spacon, kiu estos ilo por fortigi la lokan laboristan klason. Ĉi tio estos atingita per disvastigado de proleta kaj homara kulturo, bazita sur principoj de Interhelpo, Solidareco kaj Rekta Agado, kun Memzorgismo kiel la vera forto de organizado.

Malferma spaco por kunigi lokajn volojn kaj luktojn por defendi liberecon, socian justecon kaj la naturmedion. Kontraŭ-aŭtoritata spaco por renkonto, analizo kaj kolektiva konsiderado.

Ni tial alvokas al Solidareco, do vi povas kunlabori kun ĉi tiu iniciato per la ligilo kie vi trovos ĉiujn informojn kaj detalojn pri la projekto, kiu nomiĝos: Ateneo Lumbre Libertaria (skribu al ni se vi vezonas tradukon):

www.goteo.org/project/por-un-local-obrero-y-anarquista-en-villarrobledo

Mia patrujo estas libereco,
Mia flago estas racio.
Mia vojo estas vero.

CNT-ILA Villarrobledo

Facebook

X

Loading…


Source: informabulteno

Partager :

By ReveilLibertaire

Laisser un commentaire