Kontraŭ ĉiuj militoj,
Kontraŭ ĉiuj registaroj,
Kontraŭ ĉia subpremo
Afiŝo afiŝita sur la muroj de Moskvo en februaro 2022 de rusaj kontraŭuloj de la milito en Ukrainio

Kunveninte en Eksterordinara Ĝenerala Asembleo sabaton la 3-an de januaro, aktivuloj de CNT-AIT Franca, eksciinte pri la usona milita puĉo kontraŭ la venezuela prezidento Maduro, kiu estis forkaptita kune kun sia edzino, kun zorgo sekvas la situacion.

Ĉi tiu nova milita aventuro proksimigas nin ĉiutage iom pli al nova tutmonda mondmilito kaj demonstras – se pruvo estus bezonata – la veran naturon de la ŝtato. Eĉ kaŝita sub la masko de “demokratio”, la ŝtato estas la ilo de potenco por ekzerci la leĝon de la plej forta: hieraŭ, la leĝon de la plej forta ekzerciis Maduro (la “demokratie elektita” prezidento) kaj lia milit-komerca kliko kontraŭ la popolo de Venezuelo; hodiaŭ, la leĝo de la plej forta estas ekzerciata de Trump (la “demokratie elektita” prezidento) kaj lia milit-komerca kliko kontraŭ Maduro kaj lia reĝimo. En ĉiuj kazoj, estas la loĝantaro, kaj precipe la laboristoj kaj la ekspluatatoj, kiuj pagas la prezon.

La subpremata laborista klaso havas nenian rilaton kun ĉi tiu gangstera milito!

La CNT-AIT alvokas la popolon, kaj precipe la laboristojn, rifuzi esti tirataj en militajn aventurojn, ĉu en la nomo de la Patrujo, la Nacio, demokratio aŭ kontraŭimperialismo. Ni alvokas ĉiujn stari ĉie kaj ĉiam kontraŭ la armeo kaj militarismo, per ĉiuj disponeblaj rimedoj, ĉu individue aŭ kolektive.

La CNT-AIT alvokas la sekciojn, amikojn kaj iniciatojn de la IWA URĜE kunvoki la konstantan kontraŭmilitisman laborgrupon de la IWA, kies kreadon oni decidis dum la lasta kongreso de la IWA laŭ la iniciato de la CNT-AIT.

Paco en la dometoj, milito en la palacoj!

CNT-AIT (franca sekcio de la Internacia Laborista Asocio)

contact@cnt-ait.info

En Français : https://cnt-ait.info/2026/01/04/venezuela

In English : https://cnt-ait.info/2026/01/05/venezuela-en

En español : https://cnt-ait.info/2026/01/05/venezuela-ca/

En Esperanto : https://informabulteno.wordpress.com/2026/01/05/venezuelo

Facebook

X

Loading…


Source: informabulteno

Partager :

By ReveilLibertaire

Laisser un commentaire